среда, 8 февраля 2012 г.

Skverna - Bonan Apetiton (2012)

Estas nova albumo de rusa nojz/grinc/punk-projekto "Skverna"!!


"Skverna" estas fondita januare de 2011 de du punkuloj - Toxidermy kaj Naĵrannij. Tio estas peza kaj kota eksperimenta muziko kun kontraŭkapitalistaj, kontraŭpolitikaj kaj kontraŭfaŝistaj tekstoj. Nun la bando estas triopo, kaj antaŭ nelonge ili eklernis Esperanton.

La albumo enhavas du trakojn kun esperantaj titoloj. Sed unu estas senteksta ("Bonan Apetiton"), kaj la alia ("Kapitalismo estas faŝismo") havas idiotan tekston ŝajne prenitan el iu lernolibro, sed kantita kun eraroj (tamen eble tio estas intenca, sed mi malcertas). Tutegale nun iĝis je unu rusa ekesperantuminta bando pli multe)) Krome tiu kanto "Bonan Apetiton" aperis ankaŭ en freŝa split-albumo de "Skverna" kaj "The LTP".

Elŝutu la tutan albumon Skverna - Bonan Apetiton (2012).

Комментариев нет:

Отправить комментарий