воскресенье, 27 ноября 2011 г.

"Pixamandurries" kaj "Nigra Kato" - duobla esperantopunka renaskiĝo ĉi-semajne!!))


Ĉi-semajne bonhazarde okazis du mojosaĵoj en esperanta subgrundo!! Rekomencis muzikadon du esperanto-punk-bandoj.

PIXAMANDURRIES
La unua estas katalona "Pixamandurries", kiu ludadis dum malproksimaj la 90-j jaroj. Oni ludis kotan, sed gajan punkon kun ioma folka influo. Antaŭ nelonge ili proklamis sian revenon, kaj la 4 de dekabro ili unuafoje koncertos post longega tempo))))

Pixamandurries (en la 90-j)














NIGRA KATO
Kaj la dua reveninta grupo etsas "Nigra Kato" el Moskvo, Rusio. Ĝi entute aperis antaŭ tre nelonge, la unua provludo okazis nur en la fino de la 2011. Fondis ĝin sperta espisto Nikos, kiun helpis muzikistoj el apunmoskva bando "SocialZero". Tiam oni ludadis dum kelkaj monatoj, sed ne havis koncertojn. Printempe Nikos reloĝiĝis al Kazaĥio. Ri incencis rekrei "Nigran Katon" tie kun novas tieaj muzukistoj, sed ne sukcesis.. Ri estis bategita kaj enprizonita de kazaĥaj sbiroj pro falsa akuzaĵo. Septembre ri estis ekskuzita kaj revenis moskven. Kaj nun la bando reviviĝis kun la malnova muzikistaro el "SocialZero".


среда, 16 ноября 2011 г.

Piĉismo - Advokato (violona versio) (video)

Nova koncerta video de"Piĉismo". La gigo okazis 20/05/2011 ĉe "Mad Pride" en XI20, Vilniuso, Litovio.


La teksto estas: "K-do advokato... Advokat'!! Kial tie ne sidas belaj homoj?!". La vortoj estas prenitaj el unu rusa virusa video. Sed la piĉisma kanto estas dediĉita al kamarado de Glebo Malcev, advokato Povilas Jegorovas.

"Mi ne foriras. Okupu Wall Street" (filmeto)

Oni enretigis filmeton pri protesta kontraŭmilita kaj kontraŭŝtata movado "Okupu Wall Street" kun subskriboj en Esperanto.
LA HOMOJ NE ELTENOS SENFINE!


Vidu la filmeton tie ĉi: http://www.universalsubtitles.org/en/videos/UWvmo0m6gqNZ/eo/179258/