среда, 8 февраля 2012 г.

Kacbatalo - Manĝaĵoj Ne Bomboj (demo-kanto)

"Kacbatalo" estas juna esperanta punk-bando el Ivanovo, Rusio.
Ideo krei hardkor-bandon aperis somere 2010 ĉe Vladimir. Ĝuste tiam estis registrita merdkvalita demo-kanto "Хватит!!" ("Sufiĉe!!") en la rusa lingvo duope kune kun lia amiko Ruslan (el "Mime Mechanism"). Krome ili intencis registri tiel tutan singlon, sed ne sukcesis, ĉar Ruslan forvenis en armeon.
Post tio estis longega tempo de serĉado novajn muzikistojn. Kaj nur en januaro 2011 okazis la vera unua provludo, la mizikistoj estis: Vladimir- voĉo, Dmitrij - gitaro, Aleksej - sologitaro kaj Tatjana - drumaro. Sed kutime la unua umo estis malsukcesega)) Oni decidis pli prilabori la meterialon, kaj nur post tio organizi pliajn provludojn, sed dum tiu tempo ĉiuj muzikistoj diverskiale lasis la bandon.
Estis trovitaj novaj muzikistoj: Miĥail (el "Raving State") kiel basisto kaj Jevgenij (el "Plastid", "Detta") kiel portempa drumisto. Vladimir, krom kanti, prenis en siajn manojn gitaron. Tiel la bando muzikis kelktempe. Poste aperis problemo kun provludado pro okupado de la muzikistoj. Ekde tiam "Kacbatalo" ne havis provludojn, sed aŭtune estis registrita unu nova demo-kanto "Mnĝaĵoj Ne Bomboj".
La bando havas kelkajn siajn kantojn en stilo inter krusto, d-bato kaj stratpunko. Tekstoj estas en la rusa kaj en esperanto.
La nomo de la bando estas vortludo: "pacbatalo" + "kaco". Ĝi montras porpacan ideologion de la grupo kaj punkan etoson de ĝia muziko.

MANĜAĴOJ NE BOMBOJ

Tank' kaj soldat' -
Disip' por malsat'!
Ne pagu por tomboj!
Manĝaĵoj ne bomboj!

Manĝaĵoj ne bomboj! (x2)

Ĉiuj volas manĝi
Kaj ne kolojn tranĉi.
Satu homoj!
Manĝaĵoj ne bomboj!
Manĝaĵoj ne bomboj! (x3)

Ĉi-tiu registaro manĝigos vin per kugloj!!

Manĝaĵoj ne bomboj! (x3)

Elŝutu Kacbatalo - Manĝaĵoj Ne Bomboj.mp3

Комментариев нет:

Отправить комментарий