воскресенье, 27 ноября 2011 г.

"Pixamandurries" kaj "Nigra Kato" - duobla esperantopunka renaskiĝo ĉi-semajne!!))


Ĉi-semajne bonhazarde okazis du mojosaĵoj en esperanta subgrundo!! Rekomencis muzikadon du esperanto-punk-bandoj.

PIXAMANDURRIES
La unua estas katalona "Pixamandurries", kiu ludadis dum malproksimaj la 90-j jaroj. Oni ludis kotan, sed gajan punkon kun ioma folka influo. Antaŭ nelonge ili proklamis sian revenon, kaj la 4 de dekabro ili unuafoje koncertos post longega tempo))))

Pixamandurries (en la 90-j)














NIGRA KATO
Kaj la dua reveninta grupo etsas "Nigra Kato" el Moskvo, Rusio. Ĝi entute aperis antaŭ tre nelonge, la unua provludo okazis nur en la fino de la 2011. Fondis ĝin sperta espisto Nikos, kiun helpis muzikistoj el apunmoskva bando "SocialZero". Tiam oni ludadis dum kelkaj monatoj, sed ne havis koncertojn. Printempe Nikos reloĝiĝis al Kazaĥio. Ri incencis rekrei "Nigran Katon" tie kun novas tieaj muzukistoj, sed ne sukcesis.. Ri estis bategita kaj enprizonita de kazaĥaj sbiroj pro falsa akuzaĵo. Septembre ri estis ekskuzita kaj revenis moskven. Kaj nun la bando reviviĝis kun la malnova muzikistaro el "SocialZero".


Комментариев нет:

Отправить комментарий